Vikipedio:Ĉefpaĝo
| Bonvenon al Vikipedio La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj. |
286 185 artikoloj en Esperanto
|
| Artikolo de la semajno | Enkonduko |
|
La ekspedicio Shackleton-Rowett (1921-1922) estis la lasta ekspedicio al Antarkto de la brita esploristo Ernest Shackleton, kaj la lasta epizodo de la tiel nomata "heroa epoko de antarkta esplorado". La entrepreno, financita de la aferisto John Quiller Rowett, estis kelkfoje kromnomita ekspedicio Quest laŭ la nomo de la ekspedicia ŝipo, malgranda konvertita norvega balenŝipo. La originala projekto temis pri la esplorado de la Beaufort-maro en la Arkta Oceano. La celo de la vojaĝo tamen fariĝis Antarkto, post kiam la kanada registaro nuligis sian helpmonon. La kialoj de la ekspedicio estis neniam klare difinitaj, sed inkludis interalie oceanografian esploradon kaj mapigon de variaj marbordaj regionoj. La ŝipo, malpli granda ol tiuj kutime uzitaj por antarktaj vojaĝoj, montriĝis maltaŭga por sia tasko. Ĝia progreso suden estis plurfoje prokrastita pro la malefikeco kaj oftaj paneoj de ĝia motoro, kio kaŭzis devigan, unu-monatan halton en Rio-de-Ĵanejro. Antaŭ eĉ la esplorada fazo de la vojaĝo, kaj iom post la alveno de la ekspedicio al la subantarkta insulo Sud-Georgio, Shackleton mortis en la ŝipo. Lastaj artikoloj de la semajno: Etiopio, Pitkarna Insularo, Panama kanalo, Miguel de Cervantes, Salvador Dalí |
Esperanta Vikipedio
Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti. La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn. Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo. Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝon aŭ kiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi. Esperanto kaj Libera Scio Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion. |
| Bildo de la tago | Kunlaboraĵo de la semajno |
|
Interregiona trajno de la societo Zentralbahn sur la bordo de lago de Brienz, proksime de Niederried, Svisio. |
La nuna kunlaboraĵo estas La Amazona arbaro. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo! Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo. La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj. Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Honkongo, Eŭropa Kosma Agentejo, Akrobata gimnastiko,... |
Aktualaĵoj
|
Ĉu vi scias ke...? | |
|
|
| Frataj projektoj | ||
|
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:
| ||
